La Nanda Imperio originis de regno de Magadho, en Antikva Barato dum la 5-a kaj 4-a jarcentoj a.K. Ĉe ĝia plej granda amplekso, la nanda dinastio regis ekde Bengalio en la oriento, Panĝabo en la okcidento kaj en la sudo ĉe la Vindhya-montaro. La Nanda Imperio poste estis konkerita de Ĉandragupto Maŭrjo, kiu fondis la Maŭrjan Imperion.
La Nandoj foje estas konsideritaj kiel la unuaj imperioj konstruitaj en la registrita historio de Hindio. Ili heredis grandan regnon de Magadho kaj deziris etendi ĝin al ankoraŭ pli foraj limoj. Laŭ tiu celo ili konstruis vastan armeon konsistanta el 200,000 personoj en infanterio, 20,000 en kavalerio, 2,000 militaj armeaj ĉaroj kaj 3,000 militaj elefantoj. Laŭ Plutarko tamen, la grandeco de la Nanda armeo estis eĉ pli granda, nombrante 200,000 infanterion, 80,000 kavalerion, 8,000 militajn armeajn ĉarojn, kaj 6,000 militajn elefantojn. Tamen, la Nandoj neniam havis la eblecon vidi ilian armeon kontraŭ Aleksandro la Granda, kiu invadis Hindion en tempo de Dhana Nando, ekde Aleksandro devis limigi sian kampanjon al la ebenaĵoj de Panĝabo, pro liaj fortoj, timigitaj de la perspektivo je konfrontado kontraŭ grandega malamiko, ili ribeliĝis ĉe la nuna rivero Beas rifuzante marŝi plu. Tiu rivero tiel markas la plej orientan amplekson de la konkeroj de Aleksandro.
La lasta nando estis Dhana Nando (nomita Xandrames aŭ Aggrammes en malnovgrekaj kaj latinaj fontoj). Dhana Nando estis eltronigita post kiam li estis venkita de Ĉandragupto Maŭrjo, juna aventuristo naskita de nanda princo kaj domservistino nomita "Muron". Dhana Nando estis murdita kaj tio finfine signalis la aperon de la Maŭrja Imperio en 321 a.K.
Plutarko registras ke Ĉandragupto Maŭrjo deklaris ke li povis faligi Dhanan Nandon ĉar li estis malamita kaj malestimita de liaj subuloj pro lia malboneco.